1 - 7 de 7
Dum kelke da minutoj neniu ekparolis. La turmenta silento estis interrompata sole de plenda bruo de l' ventego el ekstere, kie la uragano jam videble laciĝis, kaj de sufoke konvulsia tusado de l' infano el la malantaŭo post la pordokurtenoj. Evelino, starante en la muta malespero antaŭ la arbaristo, havis atenton por nenio ĉirkaŭ si. Subite ŝi denove rekonsciiĝis.
Ĝi estis skribita de lerta mano, sed tremanta dum la skribado, ĉar kelkaj vortoj, eĉ tutaj frazoj estis preskaŭ nelegeblaj... Ekstere furiozis la uragano ĉiam pli sovaĝe — dume la monaĥino pene legis la jenon: "Kara patrino — kaj vi, patro — kaj vi, bona onklinjo! Pro ĉio, kio estas kara al vi, pardonu min! — Mi ne povis fari alimaniere! Mi adiaŭas vin sen maldolĉo kaj sen riproĉoj.
Li volis ekkuregi. Sed ankoraŭ li ne atingis la monteton, kiam la samumo atingis lin! Li rapide demetis sian malpezan surtuteton, volvis per ĝi sian tutan kapon kaj ĵetis sin teren. Estis ja ankaŭ jam tempo! Se li ne farus tion, la forta ektuŝego de la uragano faligus lin teren. Kaj la momentoj, kiuj sekvis, estis la plej teruraj el lia tuta vivo.
Krom tiuj, kiuj malsupreniras al la maro en ŝipoj kaj vidas la mirindaĵojn de l' profundo, la plejmulto ne konas la maron, kiam decembra uragano levas la akvojn ĉielen.
Tiel — kaj fermu!" La arbaristo avide aŭskultis dum kelke da momentoj kaj poste turnis sin al la doktoro: "Ĉu vi aŭdas?" "Kion mi aŭdu?" demandis la doktoro, ne komprenante, kion celas Podhradský per sia demando. "Simplan bruadon de l' uragano... Se estus iu en la korto, precipe iu fremdulo — la ambaŭ ellasitaj hundoj tuj bonvenus lin per furioza bojado."
Kaj kiam fine,—pensante, ke la veturigisto komencas ion suspekti,—li forsendis la veturilon kaj riskis piediri, en sia neĝustalkorpa vestaro, objekto nepre markita por la observado, inter la noktajn preterirantojn, tiuj du malnoblaj pasioj furiozis en li kvazaŭ uragano.
La fratino Magdaleno restis sen konscio — ŝi restis sveninta dum kelke da horoj. Nur matene, kiam la uragano jam longe antaŭe ĉesis furiozi, kiam la ventego silentiĝis kaj ĉesis la pluvo, nur kiam la suno jam longe estis leviĝinta super la horizonto — la monaĥino rekonsciiĝis. Ŝi rekonsciiĝis ĝustatempe. En la antaŭĉambro estis aŭdataj paŝoj kaj voĉoj...