1 - 10 de 41
La lasta estas plena kaj fidinda historio pri tiu popolo de post la Respubliko sub Georgo Vaŝington ĝis la jaro 1990, kiam ili malaperis kiel nacio. Tamen mi devas konfesi, ke Ala-el-Kalaf lasas la leganton tre konfuzata pri la periodo inter la buĉado de la Protestantoj en 1927 kaj la ekregado de la Irlandanoj en 1940.
Ĉu ne ĉiu sukceso mirinde sekvis lin, — — kial ne ankaŭ tio, preniĝi kiel infano el dometo de povra kamparano kaj metiĝi en lulilon de la reĝa infano — Dum la tuta popolo kredas, ke li estas la filo de la reĝo — Sed li mem kredas tion, episkopo, — tio estas lia vera feliĉo, tio estas lia zono de forto!
Jam ĉiu pensas pri la estonteco Kaj senfilulon sekvas nevolonte. Mi venas nun en tiun templon, kiun Mi vizitadis ofte, por elpeti La venkon, aŭ por danki por la venko. En mia brusto portas mi deziron Malnovan, kiu certe por vi ankaŭ Ne estas nekonata: mi esperas, Ke por la beno al popolo mia Kaj al mi mem mi enkondukos vin En mian domon kiel fianĉinon. Ho reĝo!
Iom post iom la balono ŝvelis kaj enaeriĝis, ĝis fine la korbo preskaŭ ne plu tuŝis la teron. Post tio, Oz eniris la korbon kaj diris al la tuta popolo per laŭta voĉo: "Mi nun foriros por viziti. Dum mi forestos la Birdotimigilo regos vin. Mi ordonas ke vi obeu lin kiel vi obeus min."
Sed por la profito de tiuj, kiuj ankoraŭ nenion konas pri tiu eksterordinara popolo, unue mi konsilas: vizitu la Muzeon de Teheran, por ke vi interesiĝu pri la temo; kaj due, legu librojn, kiel tiun de Abdul, „Kion ni eltrovis en la Okcidento“, kaj „Historio pri la Usonanoj“, de Ala-el-Kalaf.
Fermu vian buŝon! Kia altrudemo estas tio ĉi? Jes, sinjoroj, tiel strangaj estas la vojoj de la sorto. La distrikto kaj mi bezonis firman kaj daŭran ligon inter ni; mi renkontis maturan virinon, kiu povus krei hejmon por mi. Nun mi estas forĵetinta la veston de aventuristo, kaj jen vi havas min meze inter vi, kiel la simpla homo el la popolo. Prenu min.
En aprilo de la jaro 1656 la kampara popolo, gvidata de la nobelaro, forte atakis la urbon, kiu post la foriro de la sveda garnizono estis prirabita kaj ekbruligita. Komenský restis malgraŭ ĉiu minacanta danĝero ĉe sia paroĥo kaj foriris el la urbo nur en lasta momento, ĵetinte parton de siaj manuskriptoj en la kaŝejon sub sia studoĉambro.
Per imitado tuta la popolo La noblan agon de l' reganto baldaŭ Sanktigos kiel leĝon. Mi batalu Ne sole por ni mem,—sed mi, fremdulo, Batalu por la rajtoj de fremduloj! Se mi pereos, tiam decidiĝos Kun mia sorto ankaŭ sort' ilia; Sed se mi havos la feliĉon venki, Neniam paŝu sur ĉi tiun bordon Fremdulo, kiun ne renkontos tuj Rigardo de la plej helpema amo, Kaj ĉiu forŝipiĝu konsolita!
En tiaj okazoj kurieroj anoncas al la popolo pri la proksimigxo de la monarhxo kaj la urbanoj rapide sin kasxas en la domoj kaj kasxitaj anguloj. La hxina regnestro estas la sola persono en Hxinujo, kiu ne scias, kiel elrigardas hxinoj, cxar liaj korteganoj ne estas reprezentantoj de tiu cxi popolo.
Ili komencis marŝi tra la lando de la porcelana popolo, kaj jam tuj ili proksimiĝis al porcelana melkistino melkanta porcelanan bovinon. Dum ili proksimiĝis, la bovino subite piedfrapis kaj renversis la tabureton, la sitelon, kaj eĉ la melkistinon mem, kiuj ĉiuj falis sur la porcelanan teron tre brue.