1 - 10 de 16
Tiamaniere mi rekonas multajn arbojn, multajn erike-kovritajn altaĵojn kaj eĉ la senvivajn ŝtonojn starantajn neŝanĝe dum miljaroj, kaj kiuj vidas generacion post generacio kreski kaj velki. La generacio, kiun mi konis, ankaŭ malaperis. Nova sinjoro, novaj servistoj mi estas fremdulo, alilandulo inter ili ĉiuj. Thiele, la 2-an de Septembro 1749.
En tuta Eŭropo pretiĝis junuloj al morto, patrinoj al ploroj. Odoro kadavra minacis aeron. . . . Tro malfrue. Tro malfrue. . . . Io rompiĝis en koro Zamenhofa. Fondita en januaro 1908 de H. Hodler kaj Th. Rousseau. Plena teksto en gazeto Esperanto , n-ro 62, Ĝenevo, 20 septembro 1909. Prof. Eugène Pittard: Les races chez les belligérants , Genève 1916.
La 15'an de Septembro 1838, je la oka matene, eniris leteristo en unu el la domoj de la Mezle Strato, unu el la plej silentaj Parizaj stratoj kvankam ĝi trairas unu el la plej bruaj kvartaloj de la tuta mondo, kaj metante leteron sur la tablon de la pordisto, li diris, etendante la manon por ricevi la prezon de la dirita letero: "Sinjoro Lebruno? Tri cendoj."
Suficxe da eraroj : jam du fojojn, la 25-an de Septembro kaj la 7-an de Oktobro, ili eraris, vidante imagatan teron, kaj ambaux fojojn tiuj cxi eraroj terure influis la sxipanaron. Hodiaux la tutan tagon la admiralo estis forte ekscitita, kaj nur la fiereco ne permesis al li pasigi la tutan tagon sur la ferdeko, avide celante la rigardon en la puran horizonton.
Kelkaj spertuloj venis el Skotujo por vidi Leon, sed ili povis lin vidi nur tra la ŝlosiltruo, kaj por tio donis almenaŭ kvin funtojn al Peters. La 2'an de Septembro estis gajnita la premio. Sro. Peters vendis al angla turisto, kiu antaŭe aĉetis ducent tri dekan bastonon de Voltaire, la veston kiun Leo portis dum la tuta tempo de la provo.
La Amerika astronomo Jonson, supozante, ke la ekspedicio de Nansen havos sukceson, priskribas la aperojn, kiujn vidos la esplorantoj sur la norda poluso. Tiel, ekzemple, la taga lumo dauxros sen interrompo de la 21 de Marto gxis la 22 de Septembro, la tuta resta parto de la jaro konsistos el malluma nokto, simila al niaj auxtunaj noktoj.
La 19an de Septembro. SOLNESS Nu ja, tiam do eble estis. Jen, ankaŭ tion vi memoras, vi! HILDE Jes, estas. Kaj la dek jaroj forpasis. Kaj vi ne venis, — kiel vi promesis al mi. SOLNESS Promesis? Timigis vin per tio, vi certe pensas? HILDE Mi opinias, ke tio ne estas io timiga. SOLNESS Nu, moketis vin do. HILDE Ĉu estis nur tio , kion vi volis? Moki min? SOLNESS Nu, aŭ nur ŝerci iomete kun vi.
KROGSTAD. Via patro kuŝis tre malsana, mi kredas. NORA. Estis ĉe la fino. KROGSTAD. Mortis baldaŭ poste. NORA. Jes. KROGSTAD. Diru al mi, sinjorino Helmer, ĉu vi eble memoras la tagon kiam via patro mortis? Kiun tagon en la monato, mi volas diri. NORA. Paĉjo mortis la 29-an de Septembro. KROGSTAD. Tute ĝuste; pri tio mi havigis informon. NORA. Kiu strangaĵo? Mi ne scias
Mi scias iom da arkitekturo, mi estas bonega ĥemiisto, mi ankoraŭ scias la tutmondan historion, la biologion, mi estas diplomita leĝisto. Kaj vi kredas, ke per ĉio tio mi antaŭ unu jaro ne gajnos kvindek mil frankojn?" "Kvindek mil frankojn estas multe da mono, sed mi ne deprenas mian promeson. Revenu je la 15a de Septembro, 1839.
Unu fojon mi preskaŭ lasis fali teleron; mi staris post la seĝo de fraŭlino Sofia, ŝi turnis sin kaj rigardis min rekte en la vizaĝon ŝi estas belega fraŭlino, tiu fraŭlino Sofia! Mi tre ĝojas vidante ŝin. Thiele, la 13-an de Septembro 1709. Hieraŭ estis tie ĉi malkvieta tago. Multaj venis de Viskum, kaj okazis granda ĉasado. Mi ĉeestis kaj ricevis pafilon de lia sinjora moŝto.