51 - 60 de 100
Efektive, gaja malgranda klaŭno nun venis marŝante direkte al ili, kaj Doroteo povis vidi ke malgraŭ liaj belaj vestoj el ruĝo kaj flavo kaj verdo lin tute kovris fendetoj ĉiudirekten irantaj kiuj klare montris ke li estis multparte riparita.
Ĉiujn konsternegis liaj vortoj, oni amase interpuŝiĝis ĉirkaŭ la malfeliĉulo, kaj jam la alrapidantaj gardistoj estis pretaj lin kapti kaj religi, kiam la sultanino, kiu en senparola mirego rigardis ĉion ĉi tion, salte leviĝis de la trono. "Haltu!" ŝi kriis; "ĉi tiu kaj neniu alia estas la ĝusta; ĉi tiu homo estas, kiun miaj okuloj neniam vidis kaj tamen rekonas mia koro!"
Lia vizaĝo havis trajtojn maldelikatajn, sed estis regula kaj vira; liaj esplorantaj rigardoj kaj moviĝema vizaĝo atestis, ke, kvankam la naturo ne donacis al li grandan inteligentecon, li estis tamen bela kaj vigla knabo. Liaj bluaj okuloj kaj longaj blondaj haroj metis sur liajn vizaĝtrajtojn stampon de boneco kaj de dolĉaj sentoj, kiuj efektive kuŝis en lia koro.
La tuta familio akompanis Antonion al la stacidomo. Ĉiuj silentis. La patrino sensukcese klopodis kaŝi abundajn larmojn. Eĉ liaj du pli aĝaj fratinoj, kiuj ĉiam nur ridis kaj kantis, iris apude serioze, kvazaŭ ili akompanus lin en la militon, kie ĉe ĉiu paŝo atendas la morto. Nur Antonio iris fiere, plenigita de ĝojo kaj feliĉo.
Ne, vi ludas en modesteco, dum en via animo vi perfekte konscias, ke vi estas bela, diable bela. Prezentu al vi, ke ankaŭ tio ĉi delonge tedis min ... Mi kredis ... Ankaŭ Rothŝildon certe tedis liaj milionoj. Mi ne scias ... povas esti ... sed mi iufoje malbenas mian belecon. Sed tio ĉi estas riĉaĵo en nia tempo.
Se vi diras, "ni tion ne sciis", la esploranto de koroj ja komprenas kaj la gardanto de via animo ja scias, kaj Li redonas al homo laŭ liaj faroj. Manĝu, mia filo, mielon, ĉar ĝi estas bona, kaj freŝa mielo eŝtas dolĉa por via gorĝo; 14. tia estas por via animo la sciado de saĝo, se vi ĝin trovis, kaj ekzistas eŝtonteco, kaj via espero ne pereos.
"Jes," li diris al si mem, "tie Malgranda Muk trovos sian feliĉon, tie aŭ nenie"; kaj, malgraŭ sia laceco, li eksaltis de ĝojo. Li kolektis siajn fortojn kaj ekiris pluen al la urbo. Sed kvankam ĝi ŝajnis tute proksima, li ne povis ĝin atingi antaŭ la tagmezo, ĉar liaj mallongaj kruretoj preskaŭ rifuzis lin porti, kaj ofte en la ombro de palmo li devis sidiĝi ripozi.
"Ne," li diris, balancante la kapon. Tiu ĉi respondo, lia konduto, liaj funebraj vestoj, lia mallaŭta retiro, la sciigita intenco forveturi en la eksterlandon ĉion klarigis. Marion pli ne vivis. Li ne kontraŭparolis al ŝi, jes, ŝi ne vivas! Clemency sidiĝis, metis la vizaĝon sur la tablon kaj maldolĉe ploris.
Ĵaŭdon mi lin vidis lastfoje; neniam mi forgesos, kion li diris farante al mi kvazaŭ paroladon kortuŝantan: "Dio donu al mia filo honestan koron!" Li interplektis siajn malgrasajn manojn kaj, dum lia kapo refalis sur la kusenon, li flustris: " Pater! In manus tuas committo spiritum meum! Tio estis liaj lastaj vortoj.
La doktoro aĉetis la domon de la heredintoj de fama ĥirurgiisto; kaj ĉar liaj propraj gustoj estis pli ĥemiaj ol anatomiaj, li ŝanĝis la destinon de la konstruaĵo en la posta parto de la ĝardeno.