1 - 8 de 8
Sed tio estas longe pasinta, kaj niaj du herooj ne estas Geerdes Norris kaj Michael van Bergen , sed Jan Norris kaj Myga van Bergen , la idoj de la firmo antaŭe tiel fama. En kia terura, dezertigita, timiga mondo la du bedaŭrinduloj estis naskitaj! Kiel ofte la lulilkantoj de la patrino estis silentigitaj per la krakado de la pafilegaro proksima kaj malproksima.
Ferbarelo, ĝi estas kanono ... Ĉu vi vidis, kantoro, la metalkanonojn, kiujn ia rusoj veturigis preter la preĝejon dum pasinta semajno? Kia bruo, bruego, klakado kaj krakado fariĝis! MARTO. Fermu jam la buŝon kaj ekmarŝu, ĉu vi komprenas? MIĈJO. Nun ni foriru, Esko. TOBIO. Iru kun beno! ESKO. Nun ni iru kvazaŭ pelataj de diablo.—Ĉu mi kunprenis ĉion, kion mi bezonas? Ĉu mi ion forgesas?
Mem ŝi ŝajnis tute kiel antaŭe kaj parolis per la kutima kvieta voĉo, eĉ la ruĝaj makuloj sur la vangoj malaperis. Sed la servistinoj parolis mallaŭte kaj iradis piedpinte ili ne povis ne fari tion. Ĉirkaŭ la naŭa horo ree aŭdiĝis krakado de ĉaro. »Hm Härmäj knaboj deklivo kaj jungita homino!» kriaĉis la mastro enveturante tra la pordego. Ili haltis meze de la korto.
Estis silentego, kiu subitege des pli terure estis interrompata per krio kaj pafa krakado. El la kajuto rapidis la leŭtenanto Leone della Rota sur la ferdekon, el la hamakoj la ŝipanaro. La loko de la kaptito apud la granda masto estis forlasita. Kun elpafinta pafilo staris la gardisto, ĵetante ĉirkaŭen konfuzajn rigardojn, inter la demandoj, la malbenoj de la oficiroj kaj de la taĉmento.
Fulmo ĉiam pli rapide sekvas la fulmon, la krakado de la tondro estas ĉiam pli brua. Ŝajnas, ke la monaĥino havas nenian atenton por la furiozantaj elementoj. Ŝiaj okuloj estas rigide fiksitaj sur la blankaj manoj kun la nigra kruceto, en ŝia animo naskiĝas io kvazaŭ peka scivolo. "Kiu vi estas kaj kial — kial vi tiel subite disŝiris la fadenon de la vivo?" ŝi pensas.
Jam tranĉis akra kriego granda kaj potenca kiel pro ĝojego, kaj ĝin daŭrigis alia, infane alta kaj kvazaŭ hezitanta. Unu el la sidantoj en la ĉaro svingis ruĝaŝnuran skurĝon, la alia sidis antaŭenkurba, apogante per unu mano al bariero de l'sidejo kaj tien kaj reen ŝanceliĝante laŭ la skuoj de la ĉaro. La krakado alproksimiĝis.
Pasis trankvila nokto, en kiu nur de tempo al tempo bruis la maro per la krakado de la glacio. La sekvantan tagon la hundoj metis la krurojn antaŭen nur kun la plej granda fortostreĉo. Kiel la jungaĵo de Seppala ankaŭ ili sangis el multaj vundoj. Kasson supozis, ke li atingos Nome matene la 2-an de februaro.
Li ne povis tion klarigi, sed li sentis malamon kontraŭ la virino ĝuste pro la neklarigebla perforto, kiun ŝi praktikadis kontraŭ ĉiuj aliaj. Li estis staranta sur sarko de sia terpomkampo, kiam aŭdiĝis de la landvojo furioza krakado de ĉaro. Kiu estis? Li sentis saman pasian senpaciencon de atendado kian foje antaŭe. Jam svingis skurĝo kaj aŭdiĝis kriaĉo. Estis do li kaj la filo kune.