21 - 30 de 100
Ili trovis la eskalon tro peza tiel ke ili ne povis suprentiri ĝin, do la Birdotimigilo faligis sin de la muro kaj la aliaj saltis sur lin por ke la malmola planko ne damaĝu iliajn piedojn. Kompreneble ili zorgis ne fali sur lian kapon por ke la pingloj ne penetru iliajn piedojn.
kaj Etelredo levis la klabon kaj frapis la kapon de la drako, kiu falis antaŭ li, kaj liveris sian pestan spiradon kun ŝirkriego tiel terura kaj raŭka, kaj krome tiel penetranta, ke Etelredo sentis la deziron manfermi la orelojn kontraŭ ties timigega bruo, kies ekvivalento neniam antaŭe aŭdiĝis."
La trezorvalora Juneco-Akvo fluis en brila likvaĵrubando trans la plankon, malsekigante la flugiletojn de papilio maljuniĝinta en la malpliiĝo de somero kaj surteriĝinta tie por morti. La insekto papiliumis malpeze tra la ĉambro kaj sin komfortigetis sur la neĝkoloran kapon de D-ro Hejdegero. "Bonvolu, bonvolu, sinjoroj! Mi petu, S-rino Vajkerlio!" emfaze diris la kuracisto.
Domaĝe, ke la malsaĝaj bestoj lasis sin fortimiĝi per nia ridado; alie ili certe estus ankaŭ kantintaj!" Sed nun al la grandveziro venis en la kapon, ke malpermesite estas ridi en la aliformiĝa stato. Li diris al la kalifo sian timon. "Per Mekka kaj Medina! Malbona ŝerco estus, se mi devus resti cikonio. Penu do rememori la vortaĉon; al mi ĝi ne volas reveni.
Mi ne ŝercas, Mitjo, kaj parolas al vi plej serioze, ĉu vi scias, ke al mi kelkafoje ŝajnas, ke vi estas iu krimulo, ke vi kaŝas ion teruran en tiu ĉi tirkesto ... mi komencis timi kion, mi mem ne scias ... sed ĉiam ŝajnas al mi, ke ĉe ni okazos io ... Ĉu vi scias, Nevena, vi eble estas malsana; mi ne povas vin kompreni, kial tiu ĉi tirkesto estas enirinta en vian kapon.
La pli juna fratino suprenrigardis kaj turnis por sekundo la kapon. Sed kiam ŝi post tio ĉi renkontis la plenan rigardon de tiuj ĉi trankvilaj okuloj, ŝi plorante falis al la kolo al la pli maljuna fratino. "Ho, Grace, Dio vin benu! sed mi ne povas ĝin rigardi, Grace! Ĝi rompas al mi la koron."
Clemency fine ĉesigis sian senesperan penadon, iom post iom alŝovis sian seĝon pli proksime al la fremdulo kaj observadis lin akre per ŝajne mallevitaj okuloj, atendante novan demandon. Ŝi ne longe devis atendi, ĉar li baldaŭ komencis denove. "Kaj kia estas la plua sorto de la filino, kiu lin forlasis? mi pensas, ke vi scias ĝin?" Clemency balancis la kapon.
Fine, perdinte la paciencon atendi, dum la doktoro kun la letero ĉiam ankoraŭ ne estis preta, ŝi subite returne mallevis sin sur la plandojn kaj ĵetis sian antaŭtukon kiel kovrilon trans la kapon, plena je muta malespero kaj ne povante plu ĝin elteni. "Venu, knabinoj!" ekkriis la doktoro. "Mi ne povas alie; en mia vivo mi nenian sekreton povis teni ĉe mi.
Li staras momenton kvazaŭ senkonscia, ekrigardas al la ree levita skurĝo, poste kun embaraso al la fojnistaro, el kiu parto stariĝis, kaj ekiras fine konfuzita la kapon pendanta kaj la manojn sennervaj ĉe la flankoj, sin trenante al la domo.
Li konkuris al ili: en iuj lokoj li gajnis ... en aliaj perdis aŭ atendis la vicon. Kaj neniam venis en lian kapon pripensi, ke li aŭ ili faras ion nebelan. Sed tiun ĉi vesperon, ĉiuj liaj kamaradoj videtiĝis antaŭ li en sia estanta grandeco ... kvazaŭ ili formetis siajn maskojn.