1 - 9 de 9
La sama frako en kiu mi antaŭ dudek unu jaroj estis benata por edzeco kun Marto. Ŝajnas al mi kvazaŭ en via formo mi rigardus min mem dudek unu jarojn malantaŭe en la tempo. Tiam vi ne estis pli granda ol pugno kaj mankis ankoraŭ kvin monatoj ĝis via naskiĝo.
Kaj certe, se iu estis dirinta ke post malpli ol unu jaro mi enirus tiun Urbestrejon, per frako kaj fumpotĉapelo vestite, por paroladi iom pri Esperanto, mi ne estus povinta ĝin kredi. La vero estas ofte tre, tre stranga. Ĉar la suno estis tiel brila, ni kune supreniris al la antikva kastelo, aŭ, pli korekte, la kastelejo, de la Reĝo Theodoriko II., kiu donis sian nomon al la urbeto.
Unuvorte: li estas inda filo de sia patro, li estas mia vera bildo. MARTO. Vera maldelikatulo. Sed nun ne estas okazo sin ĝeni; ĉar la afero koncernas kvincent talerojn. Al Janjo mi ilin ne lasos, ne, kvankam mia jupo kiel sako estus kuntirota super la kapon kaj mi estus ĵetota en profundegaĵon. ESKO. Nu, kiel mi plaĉas al vi, panjo? TOBIO. Hej, Esko! Kun mia ĉapelo kaj mia frako!
Kiam mi diras “vizito”, mi nur aludas tian formalan viziteton; tamen en frako kaj flavaj gantoj; sed kio ! Kaj mi diras al vi, ke mi eĉ ne estas parolinta vivan vorton kun tiu familio! Ĉu eblas? Ĉu vi eĉ ne la duan fojon estis akceptata? Jes, ĉar la unuan fojon oni neigis sin hejme; tion mi ja scias.
Sed tiel ŝanĝiĝas la mondo; tiam simila al senfeligita sciuro kaj nun apenaŭ trovante spacon en tiu sama frako; jes, tiel ŝanĝiĝas la mondo, Esko mia. ESKO. Nu, kiel mi plaĉas al vi, panjo? Tiu vestaro bone taŭgas, mallertulo. ESKO. Kiel sidas la dorsflanko de l' frako dum mi iras al la pordo? Rigardu min atente de malantaŭe. TOBIO. Bonege! Vi paŝas impone kvazaŭ dragonĉevalo.
Vi havas monon por frako kun arĝentaj butonoj, por bordaĵoj ĉe la manoj, por silka saketo ĉe la hararo kaj ricevas nur duonan centon jare. Ĉu vi do ne ŝtelas de mi, kompatindulo? ĉar de kie vi alie ricevus tiujn riĉaĵojn? Ĉu vi havas multajn infanojn? Mi havas sep infanojn en vivo, Via Moŝto. Ha, ha! sep infanojn en vivo? Rapide, pendigu lin, sekatario! Aĥ, Via Moŝto! Mi ja ne estas ekzekutisto.
Ĉirkaŭ la teatro kunveneja jam aŭdiĝis nur la lingvo internacia. Angloj kun flanela ĉapo, Francoj en solena frako, Poloj, Rusoj, Holandanoj en vojaĝa vesto, ĉarmaj Hispaninoj kun koloraj ŝaloj renkontiĝis sur la placo kaj babilis kune. Ili sin komprenis. Flue kaj facile flugis la paroloj. De lipoj al oreloj. De Svedoj al Italoj. Falis, falis muroj inter la popoloj. Benite jam venis vespero.
"Nu," ŝi respondis, "soldato portas artan vestplibonaĵon, tute same kiel sinjorino, nur en alia parto de la vestaĵo. La soldato ĝin portas, kudritan al la brusto de sia frako!" Tiam mi rakontis al ŝi pluan okazaĵon. La paradtago estis blovega, kaj la vento faligis la ĉapelon de unu el la generaloj, kaj ĝiaj plumoj iom tordiĝis.
ESKO. Sed nun estas la demando, paĉjo, kiel la frako sidas sur mia dorso. MARTO. Ĝi sidas kiel plej bone ĝi povas sidi sen selo, vi lignoĉevalo! TOBIO. Bone, tre bone ĝi sidas. Paĉjo, ĉu vi ĝuste scias kaj perceptas al kio mi ekiros? TOBIO. Ho jes! Feliĉan vojaĝon! Feliĉon! mi diras. Floru kaj vivu longe!