1 - 5 de 5
Oz ne plenumis sian promeson al ŝi, sed li ja klopodis, do ŝi pardonis lin. Ĉar, kiel li diris, li estas bona persono, kvankam li estas malkompetenta Sorĉisto. La marŝado dum la unua tago trairis la verdajn kampojn kaj brilajn florojn kiuj etendiĝis ĉirkaŭ la Smeralda Urbo ĉiuflanke. Ili dormis tiun nokton sur la herbaro, kun nur la steloj super si; kaj ili tre bone ripozis.
Bratsberg leono? Pa; li estas stulta, sciu; tia mi ne estas. Ho, kiajn brilajn ĉikanaĵojn, kiajn sarkasmaĵojn, kian pikparolon mi bakos el tio ĉi, kiam mi iun fojon lanĉos nian grandan proceson! Elpensu ion amuzan. Estas garantiaĵo, ĉu? He-he, mi pripensu; li povus ja ekzemple, sufiĉas. Li faru paroladon! Estas la garantiaĵo de sinjoro Stensgård. Sinjoro Stensgård faru paroladon!
Li sin favorigis ĉe la patrinoj dorlotante la infanojn, precipe la plej junajn, kaj, kvazaŭ Biblia leono kuŝanta pace apud ŝafido, dum longa horsinsekvo kutimis sidi kun infano sur genuo, samtempe ŝancelante lulilon per la alia piedo. Krom siaj ceteraj okupoj, li rolis kiel kantomajstro de la komunumo kaj gajnis multajn brilajn ŝilingojn instruante la junulojn pri psalmokantado.
Karlo opiniis, ke li estas certe bona kaj afabla viro, ĉar li havas tiel brilajn okulojn kaj tiel belan nigran barbon. Mi diktos nun la ekzamenajn demandojn, li diris; vi havos unu skribverkaĵon, kiu utilos samtempe kiel ortografia, historia kaj geografia ekzameno. Skribu: Kion vi scias pri Afriko? Vi devas skribi almenaŭ tri paĝojn kaj ne pli ol kvar.
Lia kapo estis granda kaj alta, kaj li havis brilajn nigrajn okulojn. Lia haŭto estis nigrebruna, la vizaĝo ronda, kaj la nazo malgranda sed ne plata; li havis belforman buŝon kun lipoj maldikaj, per kiuj li povis fari dolĉan rideton; kaj liaj dentoj estis blankaj kvazaŭ neĝo.